INFORMA PAĜO ą1

 

GAUDEAMUS en Ukrainio
Oni instruas esperanton en Kievo dum 7, 5 aŭ …3 tagoj!

«Ĉirkaŭmonda Karavano» prepariĝas starti!

Naskiĝtaga koncerto de JoĚo en Kievo transmetitas al printempo!

Internaciaj movadoj sur “Majdan” - “Placo de Sendependeco”.          

 


Informagentejo de Ĉirkaŭmonda Karavano «INTERKULTURO» en Ukrainio:+380 97 780 26 02  interkulturo@gmail.com

 

 

ESPERANTON DUM TRI TAGOJ

En Kievo okazis unika lingva eksperimento

Vladimir Soroka (maldekstre) okazigis sian eksperimenton kun la grupo de pilgrimoj

Dum la ago V.SOROKA instruis grupon da ekster­landanoj laŭ sia metodo, reduktinte ĝian bazan 7-tagan studo-daŭron ĝis 3 tagoj. La eks-perimentanto proponis partopreni en sia kurso al grupeto da pilgrimoj, kiujn li renkontis sur la ĉefplaco de Kievo - Placo de Sendependeco. Kvin pilgrimoj el diversaj mondopartoj kon­sentis subiĝi al la ekster­ordinara kurso.

Ekde vendredo ĝis dimanĉo (28-30.07.2006) Vladimir instruis ilin per parola trejnado nure en Esperanto, sen la traduko. Krom tio, tri el la kvinopo scipovis po tri eŭropaj ling­voj de la sama lingva grupo.

La eksperimenton obser­vis UEA-Delegito por Kievo Mikaelo LINECKIJ. Dum la fina gazetara konferenco V.SOROKA demonstris al la ĵurnalistoj la lingvan nivelon senpere. Ĉiuj dezirantoj povis demandi la studintojn, kiuj sen­probleme respondis en Esperanto.

Intensive Originalan agon okazigis en la ĉefurbo de Ukrainio Kievo pedagogo-instruisto Vladimir SOROKA, aŭtoro de rapida metodo por studi Esperanton sub la nomo: "Septima aŭ studado de Esperanto dum 7 tagoj". Lunde (31.07.2006) vespere li pre­zentis rezulton de malferma internacia lingva eksperimento "Esperanton dum 3 tagoj – interkomuni­kadu facile!".

Ďîäďčńü: Eugenia Aleksandrova, ĵurnalo “15 minutoj”, Kievo, eldonkvanto 100 000 ekz.

 

 

______________________________________________________________________________

 

 

 

 

 

 

Naskiĝtaga koncerto de JoĚo en Kievo transmetitas al printempo!

Ho, amikoj, vi ĉiuj estas al ĝi kore invitataj!

 

Internacia Junulara Krea Unuiĝo “GAUDEAMUS” kune kun Informagentejo de Ĉirkaŭmonda Karavano «INTERKULTURO» kore invitas ĉiujn adorantojn de JoĚo al lia festo-tago. Tiuj, kiuj ne sukcesos veni al Kievo ĝustatempe, bonvolu havi eblecon viziti ĉi aranĝon Interrete.

 

Naskiĝtago de franca trubadoro Jean-Marq Leclerq (JoĚo) okasos en centro de ĉefurbo de Ukrainio - Kievo. Tio okasos ne aŭtune kiel ĉiuj alkutimiĝis sed printempe. Kial? Ho, tio estas dume sekreto. Dum tuta la JoĚo-tago ne komparebla kultura JoĚo-programo atendos vin:

 

11.00 plantado de JoĚo-arbo en la AleoEsperantoenSkvaro de interpopola amikeco

13.00 klerig-distra surstrata ago por ĉiuaĝulo “Lingva arbo”, okazonta kune kun la iniciinto de Lingvaj Festivaloj – JoĚo en kadro de Internacia movado “Por infanoj de la planedo – komunan lingvon!”

16.00 gazetar-konferenco kun JoĚo kaj kun organizantoj de JoĚo-festo

17.00 prezento de okcitan-lingva libro “Ukrainio” verkita de JoĚo enkadre de Internacia movado “Por defendi naciajn lingvojn kaj kulturojn”

18.00 festotablo por ĵurnalistoj kaj por JoĚo-gastoj

20.00 JoĚo-koncerto surplaca

22.00 JoĚo-BUM

 

Antaŭ kaj post JoĚo-tago OK preparas specialan programon por e-gastoj. Detala informo pri la aranĝo aperos post 10.10.2006 sur retpaĝo www.interkulturo.info  OK - telefono: +380 97 780 26 02,  rete:  interkulturo@gmail.com

 

Referencoj al Informagentejo de Ĉirkaŭmonda Karavano «INTERKULTURO» kaj al la aŭtoroj nepras.    www.interkulturo.info

«Ĉirkaŭmonda Karavano» prepariĝas al la starto!

Sur la foto de maldekstre: V.Soroka, R.Corsetti kaj M.Lineckij