


|
Samtempe en pluraj landoj de la mondo ŝatantoj de libroj kreas vivĉenon, kiu estas ligata ne man-en-mano, sed je la ŝatata libro, kiun ĉiu kunportas. Kiam venas tempo por la "Ondo", ĉiu laŭvice levas sian libron rezulte de kio aperas libra ondo, kiu simbolas honoran lokon de libro en evoluo de socio.
«Libroj — estas benitaj riveroj trankviliĝantoj la soifon de tuta mondo» (Jaroslav Mudryj)
La tempo – 2 de aprilo 2008 j. je la 12.00 GTM
La loko – la ĉefa piedstrato de urbo
La celo – kontribui al apero de novesenca libra tipo
Slogano de la ago: "Ĉiu, kiu kapablas teni libron – subtenu ĝin!"
La inicianto – Organiza komitato de Ĉirkaŭmonda Karavano "INTERKULTURO"
Petu kaj prenu informan kaj organizan subtenon de reprezentantoj de: loka biblioteka sistemo, libroeldonantoj, ambasadejoj kaj UNESKO-organizaĵoj, gazetaro.
Ĉi tiu projekto povas esti realigata en ajna urbo de ajna lando. La lokaj organizantoj nepre informu la iniciantojn de la ago pri la kolektiĝ-loko kaj pri loko de la ago laŭ: +38 (044) 5876297, +38 (097) 7802602, info@interkulturo.info
Klarigoj por dezirantoj organizi LIBRAN ONDON en sia urbo estos ĉi tie www.interkulturo.info |
|
Afiŝo en formato .doc (255 êb) |
|
ELŜUTU |
|
Proekto en formato .doc (370 êb) |
|
*** |
|
Vi aŭ via organizaĵo povas signife plialtigi vian valoron, lokon en la ranglisto, informitecon ĉe publiko ktp, kiam vi prenos por vi taskon organizi ĉi tiun, kiu dekomence povas ŝajni simpla, sed de energetika vidpunkto potenca ago. Komenci ĝian preparon eblas tre simple. Vi povas starti eĉ hodiaŭ.
Ĉefe en la komenco necesas difini lokon kie renkontiĝos la partoprenontoj kaj lokon, en kiu okazos la ago en via urbo, enskribi tiun informon en la anoncon kaj disvastigi ĝin, informi nin.
Kion vi povas fari jam nun – sendi ĉi informon al tiuj, kiuj povus ekinteresiĝi pri la ago.
Se vi volas fondi la Lokajn Komitatojn por prepari la agon, informu nin: telefone: +380 44 587 62 97, +380 97 780 26 02 retpoŝte: info@interkulturo.info Ni sendos al vi la instrukciojn kaj dokumentojn: - flugfolion; - elektronikan anoncon por la amaskomunikiloj; - anoncon dimensie A4 por lernantoj, studentoj, gepatroj; - proponon partopreni por bibliotekoj, ŝtatoficejoj, lernenjoj.
Dankon al vi! :) |

|
PARTNERECO |
|
CONSISTO de ORGANIZA KOMITATO |
|
INTERNACIAJ MOVADOJ |